Santa Clara sin preparas por omaĝi Ernesto Che Guevara.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-07 09:04:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Skulptaĵo de Che Guevara en la urbo Santa Clara

Santa Clara, 7 jun (RHK) Tiu ĉi urbo, kie ripozas la mortrestaĵoj de la neforgesebla komandanto, estos sidejo de la ĉefa aranĝo kadre de la omaĝoj pro lia 90-jara naskiĝdatreveno.

La novaj generacioj, aparte, estos la protagonistoj de la omaĝa programo kies kulmino estos precize la 14-an de junio per kulturpolitika vespero en la skulpta komplekso kie situas la muzeo kaj maŭzoleo de la heroa gerilano en la Placo Ernesto Che Guevara en tiu ĉi urbo de la centra parto de nia lando.

En la universitato centra Las Villas, sesios Kolokvo Che kaj ties ĉeesto en la hodiaŭa Kubo, kaj la renkontiĝo tutlanda de gazetaro kaj komunikado de la federacio de universitataj studentoj, organizita de la studentoj de ĵurnalismo kaj socia komunikado, raportis Ramiro Ramírez, funkciulo de tiu institucio.

La tuta omaĝa programo estas tre vasta kaj inkluzivas renkontiĝojn en komunumoj, kun infanoj, adoleskantoj kaj junuloj, ankaŭ projekciadon de dokumentaj filmoj kaj fotoekspoziciojn pri Che Guevara.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up