Intensa laboro de la komisiono kreita por ellabori antaŭprojekton de Konstitucio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-11 07:31:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Intensa laboro por ellabori antaŭprojekton de Konstitucio

Havano, 11 jun(RHK) La komisiono kreita por ellabori antaŭprojekton de Konstitucio intense laboris dum la pasinta semajno sub la gvido de ties prezidanto, la unua sekretario de la komunista partio, Raúl Castro.

La ŝanĝoj okazontaj en Kubo per la konstitucia reformo, sendube fortigos la kuban socian sistemon, laŭ asertis José Alexis Ginarte Gato, prezidanto de la nacia estraro de la unuiĝo de juristoj de Kubo.

En deklaroj al la gazetaro la gvidanto asertis ke kongruigi la superan juran normon al la transformoj sociekonomiaj okazantaj, ebligos ke la leĝaro similu al la ĉiutagaĵoj de la kubanoj kaj ke la demokratio solidiĝu en la lando.

Li aldonis ke la referendumo estos ekzerco de civitana partopreno kio signifas defion por la juristoj, tial ke ili devos kontribui al tio ke la civitanaro havu plenan regon de la rajtoj kaj devoj kiuj rezultos el la nova teksto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up