Komenciĝas solenaĵoj omaĝe al 90-a naskiĝdatreveno de Che Guevara.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-13 08:02:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Omaĝoj al Che Guevara en Santa Clara

Santa Klara, 13 jun (RHK) Kadre de la laborpreparoj por omaĝi la 90-an naskiĝdatrevenon de la komandanto Ernesto Che Guevara ĉi-ĵaŭde en la Placo samnoma en tiu ĉi urbo, la universitato centra Marta Abreu de Las Villas elvokas la figuron de la universala defendanto de la malriĉuloj.

En tiu historia centro studenta, Che preparis la lastajn aranĝojn de la atako kaj liberigo de la urbo en la fina etapo de la liberiga milito. Precize tie,   universitatanoj de la tuta lando kune kun la profesoroj, efektivigas la duan nacian renkontiĝon de gazetaro kaj komunikado de la studenta federacio universistata (FEU) Konektu vin.

Speciala momento de la evento estos la  alvoko per la socia reto Twitter kiu okazos tiun ĉi 14-an de junio okaze de la naskiĝtago de Che Guevara. Ankaŭ okazos marŝado por omaĝi la kuban generalon Antonio Maceo, la Bronza titano. Sekve okazos kulturpolitika vespero en la Placo Ernesto Che Guevara kie staras la skulpta komplekso omaĝe al la heroa gerilano en Santa Klara.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up