Sindikata kongreso: la salajra temo estos en la debato

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-18 08:35:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ulises Guilarte, gvidanto de la centralo de kubaj laboristoj

San José de las Lajas, 18 jun(RHK) Kun la ĉeesto de Ulises Guilarte de Nacimiento, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj ĝenerala sekretario de la centralo de kubaj laboristoj (CTC), sesiis en tiu ĉi urbo la municipa konferenco, antaŭa al la 21-a kongreso de tiu organizo, kiu havis kiel centran temon la salajra demando.

La delegitoj partoprenintaj la kunsidon, interŝanĝis pri temoj rilataj al la sindikata laboro en la plenumo de la ekonomiaj kaj servaj planoj, pri la atento al la novaj formoj de ne ŝtata mastrumado, la kapabligo de la gvidantoj en la bazo, interalie, laŭ raportis la ĵurnalo Trabajadores.

La estro de la kubaj sindikatoj esprimis ke la kongreso estiĝas ĉe la laboristaj kolektivoj per la debato de la baza dokumento por fortigi la mision de la kuba sindikata movado. Tiu estas la scenejo kie la laboristoj havas la eblecon partopreni, esprimi siajn kriteriojn, proponojn kaj sindevigojn.

Post kelkaj intervenoj rilataj al la  salajro en diversaj sektoroj, Guilarte klarigis ke sendube, pro ties socia sekvo, tiu ĉi estos unu el la temoj de analizo en la sindikata kongreso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up