Díaz-Canel vizitas la orientan provincon Granma kaj ties sociekonomiajn centrojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-28 09:15:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel en la provinco Granma

Bayamo, 28 jun (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, trairis diversajn rizo-areojn de la provinco Granma kaj la urbojn Manzanilo kaj Bayamo, kie li ankaŭ ricevis la varman saluton de ties loĝantoj kaj tie dialogis kun la kamparanoj.

La kamparanoj konfirmis ke ili estas  la plej bonaj rizo-produktantoj de la lando kaj tial, esprimis la prezidento, ni venis lerni de vi kaj kunporti la plej bonajn spertojn al aliaj regionoj de la insulo, laŭ raportis la kuba gazeto Granma.

Poste la prezidanto vizitis la kooperativon de kreditoj kaj servoj  8ª kongreso kamparana, kie li konstatis kial Granma solidiĝas kiel la ĉefa produktanto de tiu cerealo en Kubo kaj kreskas en la produktado de aliaj grenoj kiuj anstataŭas importaĵojn.

Li ricevis resumon pri la evoluo de la rizo-programo de la provinco, kiu ĉi-jare alportos 70 mil tunojn da rizo pretaj por konsumo, kaj sekvajare  ĝi superos la historian rekordon de 82 mil tunoj kiujn ili produktis en la jaro 1986.

La prezidento esprimis sian kontenton pro tio ke la agroindustria entrepreno de grenoj atingis rendimenton super la 5 tunoj por hektaro kaj ke la 32 mil hektaroj nuntempe semataj ĉiujare povas esti ankoraŭ pli,  ĝis 40 mil tunoj por atingi nombron proksimuman al la celo ke la provinco Granma atingu la nivelon de 100 mil tunoj.

La prezidento vizitis aliajn produktivajn centrojn, inter ili, la  fabrikon  pri glaciaĵo kaj fromaĝoj, situanta en la urbo Bayamo, kie li konstatis la evoluon de la teknologiaj investoj kiuj garantios la kreskon de lakto-produktoj.

Li ankaŭ informiĝis pri la integrala laboro en la akvo-dukto kiu garantios la likvaĵon por la ĉefa urbo de la provinco, Bayamo,  kaj pri la planto por akvopurigado.. La trairo de la prezidento ankaŭ inkluzivis la urbon Manzanillo kaj trairis la ĉefajn centrojn sociajn kaj historiajn de la provinco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up