Sesio dediĉita al Fidel Castro en la Forumo de Sao Paulo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-17 08:52:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fidel Castro

Havano, 17 jul (RHK) Delegitoj kaj invititoj al la  XXIV-a renkontiĝo de la Forumo de Sao Paulo kunsidintaj en tiu ĉi urbo, dediĉas hodiaŭ plensesion  al la pensado de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro.

La kuba revoluciulo estis,  kune kun la brazila eksprezidento Luis Inácio Lula da Silva, impulsinto de tiu ĉi spaco de renkontiĝo, debato kaj komuna agado, kiu naskiĝis en 1990 kiel rezulto de la renkontiĝo de partioj kaj organizoj politikaj de la maldekstrularo de Latinameriko kaj  Karibio, indikas la informagentejo Prensa Latina.

En tiu ĉi fina sesio ĉeestas la prezidentoj de Venezuelo, Nicolás Maduro, kaj de Bolivio, Evo Morales, respektive.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up