Parlamentaj komisionoj eklaboras pri la antaŭprojekto de la konstitucio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-18 08:52:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laborkomisionoj ekdiskutas antaŭprojekton de konstitucio

Havano, 18 jul (RHK) La kubaj parlamentaj komisionoj eklaboras ekde hodiaŭ kaj dum tri tagoj por pristudi la Antaŭprojekton de la Respublika Konstitucio, antaŭ ĝin prezenti la venontan sabaton en la unua ordinara sesio de la Nacia Asembleo de la Popola Povo.

En tiu tago oni ankaŭ prezentos la novan ministran konsilantaron kaj pritraktos la situacion de la buĝeto.

La oficiala alvoko al la konstantaj laborkomisionoj de la parlamento, estis farita la pasintan junion flanke de Esteban Lazo, la parlamentestro.

La laborsesioj de la 9-a leĝofaro de la parlamento okazos en la Kongresa Palaco de Havano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up