Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La kuba poŝto ne eskapas el la usona sieĝo.

Laŭ deklaroj de la kuba direktoro pri poŝtaj servoj de la entrepreno Poŝto de Kubo (GECC), Roberto Valdés Antomés,  la insulo ne rajtas rekte flugi al Usono, kaj tial ĝi devige devas uzi trian landon je pli ol 3 mil 900 km for kiel estas la kazo de Meksiko; kvankam al tiuj vojoj eblas aldoni Kanadon, Panamon, Jamajkon aŭ alian landon, kiu riskos ricevi punojn starigitajn kadre de la ekonomika sieĝo altrudata al la kariba insulo.
Tiamaniere, asertis la direktoro de la kuba poŝto, tiu ĉi servo ne eskapas el la negativaj sekvoj de la usona sieĝo ekonomika, komerca kaj financa kiu daŭras pli ol 50 jaroj kaj bremsas la evoluon de tiu ĉi servo kaj la kunlaboron inter la poŝtaj servoj tutmonde.
Tial per ĉiu kg Kubo devas pagi proksimume 1,50 dolarojn por ĉiu rajto speciala de ĝiro; aparte Usono estas la plej granda emisianto de poŝtaĵoj al Kubo kaj oni ne enkalkulas la enspezojn pro ties distribuo, tio signifas ke Kubo devas respondeci entute pro la servoj destinitaj kaj emisiitaj kio obeas al arbitraj regulaĵoj de tiu registaro kontraŭ la insulo.
La poŝta servo de Usono deklaris malferme ke ili pretas favorigi komunan interkonsenton kaj tiurilate okazadis regule diversaj kontaktoj.
La utiligo de tria lando ne nur plikostigas la servon, sed aldone, la necesan teknologiojn kaj instrumentojn de protekto kiel skaniloj, komputiloj, metaldetektiloj kaj aliaj, kiuj povas esti akiritaj nur en foraj landoj de Eŭropo kaj Azio, je pli alta prezo kaj malpli alta kvalito kio kompromitas la sekurecon, rapidecon kaj prestiĝon de la insula poŝta servo.
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3862831

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4903
  • today: 1067
  • online: 150
  • total: 3862831