Laboristaj centroj pridebatas la konstitucian projekton tra la tuta lando.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-17 08:05:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 17 aŭg (RHK) La ekonomio kaj rajtoj, devoj kaj garantioj de la civitanoj, estis la ĉefaj temoj traktitaj dum la debatoj de la laboristoj en la hotelo Copacabana pri la projekto de Konstitucio.

Laŭ raporto de la informagentejo Prensa Latina, la laboristoj esprimis, interalie, ke la projekto montriĝas konsekvenca kun la nunaj tempoj, prenas la necesan vizion al estonteco kaj fokusiĝas en la evoluo de la lando kaj la loĝantaro.

Laŭ esprimis la laboristoj, la Konstitucio devas garantii salajron kongruan al la prezniveloj kaj konsumo bazita sur la artikolo 31 kiu agnoskas la laboron kiel esencan valoron de la socio kaj ĉefan fonton de enspezoj kiu subtenas la realigon de la projektoj individuaj, kolektivaj kaj sociaj.

Por la specialisto pri komerco Ariel Valdés, gravas malfermiĝi al diversaj investformoj, ĉefe en la turisma sektoro; oni devas pripensi ĝian amplesigon al personoj rezidantaj ene kaj ekster la lando.

Inter la temoj traktitaj estis la bezono enspezi monon por plibonigi la landan ekonomion; alia temo rilatas al la temo de geezdiĝo, kiu ĝis nun estas konceptita kiel unuiĝo inter viro kaj virino, tamen, la nova teksto proponas ĝin kiel unuiĝo inter du personoj.

La nuna periodo por konsultiĝo okazanta tra la tuta lando finiĝos la 15-an de novembro.

La opinioj estas kolektataj de apartaj protokolkomisionoj kiuj devas noti ĉion kaj ĉiujn opiniojn esprimitajn kaj portos ilin al la parlamento, kiu analizos ĉiujn  opiniojn kaj sekve, la rezultonta dokumento estos submetita je popola referemdumo.

Novaĵo senprecendenca  estos la ebleco por pli ol miliono 400 mil kubanoj rezidantaj eksterlande, partopreni la debaton ekde la unua semajno de septembro, pere de sekcio en la retejo Nacio kaj Migrado de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up