Demokratia ekzerco: miloj da asembleoj tra la tuta lando.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-21 08:58:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Asembleoj pridebatas la projekton de nova kuba Konstitucio

Havano, 21 aŭg (RHK) Konvinkitaj pri la trascendo de la konstitucia procezo okazanta en Kubo, plurmiloj da kubanoj esprimis sian opinion en la kunsidoj kiuj efektiviĝas tra la tuta lando.

Tiuj kunsidoj okazadas kun amasa ĉeesto de la civitanaro, kio estas evidentaĵo pri tio kio daŭre okazas tutlande ĝis meze de novembro, kiam finiĝos la konsultiĝa procezo pri la projekto de nova Konstitucio.

Per kompleta libereco, en enorma ekzerco de demokratio, viroj kaj virinoj el ĉiuj sociaj sektoroj, esprimis sian kriterio pri la teksto aprobita en la nacia parlamento kaj ĉiuj ideoj kaj proponoj estas kolektitaj.

Yalain Muñoz, pinarano naskiĝinta en 1976, kiam establiĝis la nuna konstitucio, esprimis ke estas privilegio partopreni en la ellaborado de la grava dokumento por la estonteco de la lando, niaj filoj kaj nepoj. Temas pri historia momento, li aldonis.

Tania Regueira, kamparanino de kooperativo en tiu regiono, konsideras tre oportuna en la nuna historia momento, klare esprimi la rolon de la komunista partio kiel gvida forto de la socio kaj la ŝtato.

Samopinias Julio Redondo, laboristo de la entrepreno Divep Pinar del Rio, kiu asertis ke danke al la partio, unika, marksisma kaj fidelista, Kubo povis pretervivi unuece fronte al la agresemo imperiisma kiu plu tenas ekonomian sieĝon al tiu ĉi eta lando. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up