Kuba prezidento esprimas solidaremon al Venezuelo kaj Trinidado kaj Tobago.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-22 09:04:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel

Havano, 22 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, esprimis sian profundan solidaremon al la registaro kaj popolo venezuela, depost tertremo de 6,9 gradoj je 19 km disde la loĝloko nomata Yaguaraparo, de la ŝtato Sucre.

La kuba prezidento diskonigis sian mesaĝon per la konto de Twitter  de la ministerio pri eksteraj rilatoj, per kiu li transdonis sian solidaremon ankaŭ al la registaro kaj popolo de Trinidado kaj Tobago, kie ankaŭ sentiĝis la efikoj de la menciita tertremo.

En ambaŭ mesaĝoj, Díaz-Canel konfirmis la pretecon de Kubo subteni laŭeble kaj esprimis la disponeblecon de la kubaj kunlaborantoj por ambaŭ landoj.

La tertremo okazis je la 5.30 pm de tiu ĉi mardo kaj estis perceptata ankaŭ en la ŝtatoj de Nueva Esparta, Sucre, Monagas, Bolívar, Delta Amacuro, Aragua, Carabobo kaj la ĉefurba distrikto, sed oni ne raportis viktimojn ĝis la fino de tiu nokto.

La informon sciigis la ministro de la popola povo por la internaciaj rilatoj, justico kaj paco de Venezuelo, Néstor Reverol, kiu aldonis ke la respondecaj organismoj kunordigas la procezon por pritaksi la situacion, la eblajn damaĝojn kaj la bezonaĵojn rezultontajn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up