Analizas la kuba prezidento la kvaliton de la somera programo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-24 09:35:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel en kunsido pri la somera programo 2018

Havano, 24 aŭg (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, agnoskis la laboron faritan de la provincoj, institucioj kaj organismoj de la centra administracio de la ŝtato por oferti varian distran programon dum la somera sezono.

Li taksis la oferton super la averaĝa nivelo de kontenteco, sen forgesi la persiston de kelkaj problemoj kaj meze de ekonomiaj streĉoj travivataj de la lando.

Li komentis ke oni sukcesis oferti pli da eblecoj por ĝuo de la somero al la kubaj familioj, kio evidentigas ke oni povas plibonigi la ofertojn spite al manko de rimedoj.

Li instigis la koncernatojn pliigi la strebojn por bona fermo de la sezono dum la lastaj tagoj de aŭgusto, kaj proponis fari finan pritakson por plibonigi la someran programon kaj decidi kiujn ofertojn povas daŭre esti proponataj pro ĝia eĥo.

Díaz-Canel insistis ke oni ne povas pensi ke ĉio estas bona, kiel evidentiĝis dum inspekto farita en ŝtataj centroj de la orientaj plaĝoj de Havano, sed li instigis al prizorgado konstanta por korekta efektivigo de la programoj.

La prezidento ankaŭ dialogis kun la registaroj provincaj kaj de la speciala municipo Insulo de Junularo, kaj estis konfirmite ke la opinisondado estas ĝenerale pozitivaj pri la somera programo, tamen, oni devas labori por kontentigi mankojn.

La prezidento alvokis la civitanaron prizorgi la medion kaj purigadon de la plaĝoj kaj en aliaj distrejoj kie indas discipline konduti por komuna bono kaj ĝuo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up