Lastaj preparlaboroj por la nova lernojaro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-27 07:50:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Lastaj preparlaboroj por la nova lernojaro

Havano, 27 aŭg (RHK) En lando kiu dediĉas 23% el sia buĝeto al la eduka sistemo, la komenco de nova kurso, kiu engaĝas pli ol milionon 700 mil gestudentojn, antaŭsupozas ne nur la markitan daton por “sturmi” la lernejojn, sed ankaŭ kulturan okazaĵon,  popolan, kiu montriĝos surstrate, kontaĝita de alia entuziasmo.

Oni antaŭvidas starton de la kurso la 3-an de septembro, por kio la docentoj kaj gvidantoj hodiaŭ eklaboros en pli ol 10 mil 700 institucioj edukaj tra la tuta lando, 29 pliaj ol pasintjare.

Ili garantios la necesajn kondiĉojn por la nova lernojaro 2018-2019. Laŭ konfirmis Ena Elsa Velázquez, ministrino pri edukado, en tiu ĉi kurso oni eksperimentos per novaj lernolibroj, metodologiaj gvidiloj, studprogramoj kaj notlibroj en la dua kaj kvina gradoj de la baza edukado; oka grado en la mezlernejo; kaj 11-a grado antaŭuniversitata; samtempe etendiĝos al ĉiuj dikstritoj de la lando la apliko de novaj laborformoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up