Komenciĝas la nova lernojaro en Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-03 07:55:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Nova lernojaro en Kubo

Havano, 3 sept (RHK) En Kubo la komenco de nova lernojaro estas okazaĵo socia, patrolanda, festa kaj ĝi estigas rekonon  kaj emocian renkontiĝon inter gestudentoj, la instruistaro, familioj kaj la komunumo.

Pli ol 10 700 lernejoj malfermas siajn pordojn por ricevi milionon 745 mil 600 gestudentojn, sen kalkuli tiujn de la supera instruado, kiuj estas 240 mil.

Ĉi-jare la centra ceremonio de la nova kurso efektiviĝos en lernejo fondita de elstara instruisto, Rafael María de Mendive, kie studis la nacia heroo de Kubo, José Martí en la 19-a jarcento, en la Malnova Havano.

Dum la unuaj semajnoj la kurso 2018-2019 havos apartan trajton ĉar geinstruistoj kaj gestudentoj pli ol 16-jaraj povos alporti ideojn al la debatoj pri la projekto de konstitucio de la respubliko kiu de la pasinta 13-a de aŭgusto okazas en laborejoj kaj komunumoj, kaj de nun ankaŭ en lernejoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up