Rifuzas Kubo novan version pri la supozitaj incidentoj damaĝintaj usonajn diplomatojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-04 08:34:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Carlos Fernández de Cossío

Havano, 4 sep (RHK) La ĝenerala direktoro pri Usono en la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, Carlos Fernández de Cossio, rifuzis novan version pri la supozitaj “incidentoj” kiuj, laŭ Vaŝingtono, damaĝis plurajn diplomatojn en la ambasadejo en Havano.

La amaskomunika tagordo por atentigi la publikan opinion pri la polemikaj kaj kontraŭstaraj argumentoj ree teksataj pri la supozitaj “incidentoj” kontraŭ usonaj diplomatoj en Havano, ŝajne estas ekzakte plenumataj ĉiam kiam ili reprenas la fadenon de tiu ĉi mensogo.

Nun ili reprenas unun el la malnovaj teorioj, en kiuj oni parolas pri eblaj damaĝoj provokitaj de “mikroondoj” kaj ĵusa publikigaĵo en la gazeto The New York Times priparolas novajn atestantojn, sen nomoj nek vizaĝoj, kaj faktojn: aŭtoj ĉirkaŭantaj la loĝejojn de la diplomatoj, el kiuj “eble” oni emisiis ondojn kiuj provokas cerban damaĝon.

En ekskluzivaj deklaroj al la gazeto Granma, Carlos Fernández de Cossío, asertis ke eĉ nek  tiu teorio subtenas la plurajn kaj diversajn simptomojn kiujn, laŭ la ŝtata departamento usona, suferis la supozitaj damaĝitoj, kaj laŭ pasas la tempo, ili plu perdas verecon.

La kuba diplomato emfazis ke ja estas demonstrite tio, kion la sciencistoj de Kubo,  Usono kaj aliaj landoj asertas, kaj same  Kubo  ekde la komenco  , ke falsas la ekzisto de atakoj kaj tio estas konata de la usona registaro, ĉar ili havas plurajn manierojn kontroli tion.

Ili neniam permesis aliron al la klinikaj historioj de la supozitaj damaĝitoj nek menciis antaŭajn malsanojn kiuj povas ilin damaĝi, nek kontrolis la komunajn praktikojn de tiuj personoj, kio eble povus klarigi iagrade la simptomojn kiujn ili raportis laŭ informoj de la usona ŝtatdepartemento.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up