Rifuzas kubaj sciencistoj teoriojn pri «atakoj» al usonaj diplomatoj en Havano.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-14 08:51:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La usona ambasadejo en Havano

Havano, 14 sept (RHK) Ĉi-ĵaŭde la 13-an de septembro okazis en Vaŝingtono renkontiĝo inter spertuloj sciencaj de Usono kaj Kubo por interŝanĝi pri la san-simptomoj raportitaj de usonaj diplomatoj akredititaj en Havano.

Fine de la renkontiĝo, la kubaj spertuloj konstatis ke la informoj donitaj ne permesas fundamenti la hipotezon de atakoj al la sano kaj cerbaj damaĝoj sugestitaj ĝis nun de la usona ŝtatdepartemento kiel klarigo pri la simptomoj, kiujn laŭ tiu departemento, raportis la diplomatoj.

La multfaka grupo kuba, formita de 9 sciencistoj kaj kuracistoj, membroj de teamo de la kuba scienca akademio, estis prezidita de Johana Tablada, ĝenerala vicdirektorino pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj, kaj la ambasadoro de Kubo en Vaŝingtono, José Ramón Cabañas.

La usonan teamon prezidis Kenneth Merten, ĉefa sekretario asista por la okcidenta hemisfero, kaj estis formita de medicina personaro de la usona ŝtatdepartemento.

En la kunsido, la kuba teamo ricevis resumon kiu priskribas la rezulton de medicinaj kontroloj antaŭaj. La kuba teamo prezentis sian analizon pri la limigoj de tiu studo kaj pridubigis la ĉefajn konkludojn kaj la sciencan interpreton pri la simptomoj raportitaj. Ili konfirmis ke per tiu informoj ricevitaj ne eblas demonstri la ekziston de nova medicina neŭrologia simptomo de cerba lezo, nek aserti ke okazis cerba damaĝo de la speco kaŭzita de kapbatoj sen ekzisto de kranea traŭmo. Ideo neebla.

Resume, la sciencaj studoj, la policaj esploroj kubaj kaj de la usona esplorburoo FBI, samkiel la raporto dividita de la usona ŝtatdepartemento indikas ne ekziston de evidentaĵoj ajnspecaj pri atako aŭ libervola agado.

La kuba delegitaro kategorie neglektis la uzon de la termino «atako» sen ekzisto de evidentaĵo kiu povas fundamenti ĝin. Siaflanke, la usonaj funkciuloj emfazis ke ili ne posedas klarigon pri la incidentoj.

Kubo esprimis sian volon kunlabori kaj konfirmis ke estas prioritata intereso eltrovi klarigon al la raportoj priskribitaj; ankaŭ bedaŭris la maleblon aliri al la klinikaj informoj kaj al la kuracistoj kiuj pritaksis la diplomatojn raportintajn la simptomojn de sano. Tamen, ili konsisderas ke tiu ĉi kunsido estis paŝo pozitiva, sed ne sufiĉa. Ĝis nun la interŝanĝoj okazis nerekte, per publikigo de artikoloj sciencaj, politikaj deklaroj kaj flustrado al la gazetaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up