Díaz-Canel dialogis kun Telesur: ni volas konstrui pli bonan landon, pli bonan mondon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-17 10:30:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel intervjuata de Telesur

Havano, sept 17 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel estis intervjuita de la televida ĉeno Telesur. La dialogo okazis en agrabla etoso, plena je argumentoj, en la intima sobreco de eta halo en la Palaco de la Revolucio, loko kie ofte piediris Fidel kaj Raúl. La intervjuon faris Patricia Villegas, ĵurnalistino,  ĝenerala direktorino de tiu amaskomunikilo.

Ŝi portis amason da demandoj. Ili parolis pri Kubo, Usono kaj Latinameriko, pri la prezidento kaj la homo. Ĝi estas la unua dialogo de la kuba prezidento kun amaskomunikilo.

La prezidento asertis ke tiuj ĉi kvar monatoj, post lia elekto en la nacia asembleo la 19-an de aprilo, estis plenaj je spertoj, kaj la startpunkto de la programo de agadoj estis la parolado de la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio,  en la konstitucia sesio de la naŭa leĝofaro.

Miguel Díaz-Canel rigardis al tikla angulo: ĉiu solvo ankaŭ devas esti akompanata de honesta dialogo. “Ne ĉio havas tujan solvon, sed la problemo ne kreskas se ni deprenas partojn de ĝi, kaj kreiĝas  solva sinergio. Same estas problemoj kiuj povas tuj solviĝi, ĉar ekzistas burokrata decido kiu baras ĝin”

La ŝtatestro emfazis ke la problemo kiu batas la ĉiutagan vivon de la kuba popolo kaj ankaŭ la ekonomian kaj socian vivon de la lando estas la usona sieĝo, kiun li taksis brutala praktiko, celanta komdamni nian popolon morti pro neceso, kaj perfortas la teritoriecon kaj trudas normojn en la rilatoj de la mondo kun Kubo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up