Díaz-Canel alparolas hodiaŭ en la segmento altnivela de UN.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-26 07:46:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel

Nov-Jorko, 26 sept (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Alparolos hodiaŭ en la segmento de altranga nivelo de la 73-a laborperiodo de la Ĝenerala Asembleo de UN por denunci la politikon de usona blokado kontraŭ la insulo.

De antaŭ tri tragoj, alveninte al Nov-Jorko, la kuba prezidento asertis ke li portas la voĉon de Kubo kontraŭ la usona sieĝo kiu daŭras pli ol 55 jaroj.

Díaz-Canel emfazis ke tiu ĉi unua vizito al la sidejo de UN, okazas meze de retroiro en la rilatoj inter Kubo kaj Usono.

Li ankaŭ devas alparoli en la memortago de la internacia tago por kompleta elimino de nukleaj armiloj.

La tagordo inkluzivas kunsidojn kun Antonio Guterres, sekretario ĝenerala de UN, kaj Bill de Blasio, demokrata urbestro de Nov-Jorko.

Ĉi-marde Díaz-Canel alvenis al la konstanta misio de Vjetnamio antaŭ UN por esprimi kondolencojn nome de la popolo kaj registaro insula, pro la ĵusa forpaso de la vjetnama ŝtatestro tran Dai Quang.

Akompanate de la reprezentantoj de Kubo kaj Vjetnamio antaŭ  UN, Anayansi Rodríguez Camejo kaj Dang Dinh Quy, la prezidentos manskribis: “La kuba popolo kaj registaro ĉiam memoros dankeme la kamaradon Quang pro ties konstanta kontribuo al la fortigo de la historiaj ligoj inter niaj du landoj”. Niaj plej sentoplenaj kondolencoj al la popolo, registaro kaj familianoj de la kamarado Quang”.

La prezidento de Vjetnamio, elektia en aprilo 2016, forpasis la pasintan 21-an de septembro je la aĝo 61-a kaj liaj funebraĵoj komenciĝos ĉi-merkrede en Hanojo, kaj samtempe, en la urboj Ho Chi Minh kaj Ninh Binh.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up