Kun ĉeesto de Raúl Castro finiĝis la 9-a kongreso de la kubaj komunumaj organizaĵoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-29 09:13:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Raúl Castro en la ferma sesio de la komitatoj por defendo de la Revolucio

Havano, 29 sept (RHK) La unua sekretario de la komunista partio, Raúl Castro, partoprenis la fermon de la 9-a kongreso de la komitatoj por defendo de la Revolucio(KDR),  ĉi-vendrede.

Temas pri la plej amasa organizaĵo de la insulo, kie membras ĉirkaŭ 8 milionoj da kubanoj pli ol 14-jaraj, sen distingo de sekso, raso aŭ religio. Ili naskiĝis por defendi la sociajn atingojn de la Revolucio kaj plenumas kvartalajn agadojn por edukado, sano, mediprotektado kaj helpo al la familioj.

La ferman paroladon faris José Ramón Machado, dua sekretario de la komunista partio, kiu agnoskis la kontribuon de la komunuma organizaĵo al la politika subteno de gravaj taskoj de la lando.

La defioj kaj danĝeroj nuntempaj estas grandaj kaj kompleksaj, li asertis, kaj oni bezonas volon, perseveron kaj sinoferon por alfronti ilin sukcese.

Dum la kongresa debato, la diskutoj konfirmis la bezonon ke la organizaĵo estu ĉiam pli utila al ĝia komunumo, identigu ilian sintenon kaj opiniojn kaj kontribuu multobligi la pozitivaĵojn kaj batali kontraŭ tio kio ne estas en ordo, ankaŭ devas impulsi la unuecon familian kaj stimulu ties kontribuon por konfirmi la valorojn de la socialista socio, aldonis Machado Ventura.

La gejunuloj Julia Cese kaj Adrián A.villa transdonis al Raúl kaj al Susely Morga, sekretariino de la komunista junularo, fotoalbumon de la 168 junulaj taĉmentoj de la kongreso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up