Publikaj aŭdiencoj kontraŭ la usona sieĝo al Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-03 08:07:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 3 okt (RHK) La konstantaj laborkomisionoj de la nacia asembleo de la popola povo de Kubo, ekkomencas periodon de publikaj aŭdiencoj kontraŭ la usona sieĝo altrudata de Usono al la insulo de antaŭ preskaŭ 60 jaroj.

Ĉiujn renkontiĝojn prezidos parlamentanoj kaj okazos dum tuta monato, antaŭ la prezento, la venontan 31-an de oktobro, en la ĝenerala asembleo de UN, de la projekto de rezolucio kuba kiu postulas ĉesigon de la blokado financa, komerca kaj ekonomia altrudata al Kubo.

Laŭ la dokumento, kiu kovras la periodon inter aprilo de 2017 kaj marto de 2018, la usona agresema politiko plifortiĝis, estas daŭre aplikata rigore kaj en la periodo analizita kaŭzis damaĝojn al Kubo kalkulitaj je 4 321 dolaroj.

Dum la tri lastaj voĉdonoj, 191 el la 193 membroj de UN subtenis la projekton. La voĉdonado de 2017 estis kontraŭvoĉdonita nur de Usono mem kaj Israelo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up