FIHAV 2018: la 36-a internacia foiro malfermis siajn pordojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-30 08:33:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
FIHAV 2018: malferma ceremonio

Havano, 30 okt (RHK) Kun la celo impulsi la komercajn rilatojn kaj konservi malfermajn pordojn por novaj partneroj, komenciĝis en Havano la 36-a Internacia Foiro en la ekspoziciejo Expocuba kun partopreno de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel.

Unu plian fojon, oni konfirmis ĉeeston de entreprenistoj kiuj malobeas la limigojn altrudatajn de la maljusta kaj kontraŭ leĝa ekonomia, financa kaj komerca sieĝo de Usono kontraŭ Kubo.

Dum preskaŭ tuta semano,  reprezentantoj de pli ol 60 landoj, en nombro supera je 2 500, krom 350 landaj institucioj, intertraktos pri la komercaj perspektivoj kaj investoj en la insulo.

Dum la unua tago, okazis forumo de negocoj Rusio kaj Latinameriko kaj Karibio, organizita de la fondaĵo Roscongress kaj la Instituto Bering-Bellinghausen por la Amerikoj, subtenate de la ministerioj de la Rusa Federacio kaj Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up