La kuba prezidento Díaz-Canel vizitas Ĉinion.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-06 07:42:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alvenas la kuba prezidento al Ĉinio

Ĉinio, 6 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvenis al Ŝanhajo por komenci viziton ŝtatan al tiu azia lando, kie li renkontiĝos kun la ĉina ŝtatestro, Xi Jinping kaj aliaj tri altrangaj figuroj de tiu lando.

La kuba prezidento jam vizitis unue Rusion kaj sekve la Popolan Demokratian Respublikon de Koreio.

Dum intensa labora tagordo, kiu inkluzivas la subskribon de reciprokaj interkonsentoj, la kuba prezidento vizitos la internacian ekspozicion de importaĵoj de Ĉinio, malfermita hieraŭ en tiu ĉi urbo kie Kubo ankaŭ partoprenas per varia prezento de siaj gvidaj produktoj kaj servoj.

Díaz-Canel ankaŭ dialogos kun la ĉefministro Li Keqiang kaj la prezidanto de la nacia asembleo kaj la politika konsultiĝa konferenco de la ĉina popolo, Li Zhanshu kaj Wang Yang, respektive.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up