Miguel Díaz-Canel vizitas Vjetnamion.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-09 07:25:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro vjetnama Nguyen Xuan Phuc

Hanojo, 9 nov (RHK) Kubo kaj Vjetnamio ratifis hodiaŭ sian volon impulsi la ekonomiajn kaj kunlaborajn rilatojn kiel same pri la politikaj, dum renkontiĝo inter la prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro vjetnama Nguyen Xuan Phuc

Ambaŭ landoj intense laboras dum la lastaj monatoj por definitivigi dokumenton kiu regos la ekonomiajn, komercajn kaj kunlaborajn rilatojn dum la venontaj jaroj.

La kuba prezidento elstarigis la partoprenon de la vjetnamaj entreprenistoj en la vigligo de la insula ekonomio pere de diversaj projektoj, kaj sekve, en la procezo de aktualigo de la sociekonomia modelo.

La kuba prezidento, en la unua tago de sia oficiala vizito en Vjetnamio renkontiĝis  kun sia homologo kaj ĝenerala sekretario de la komunista partio de Vjetnamio, Nguyen Phu Trong.

La prezidento Phu Trong investis per la ordeno Ho Chi Minnh, unu el la plej altrangaj kiujn transdonas la Respubliko Socialista de Vjetnamio kiel rekono al lia politikaj meritoj kaj kontribuoj al la amikeco inter la du landoj.

Díaz-Canel ankaŭ renkontiĝis kun la prezidantino de la nacia asembleo, Nguyen Thi Ngan kaj partoprenos negocan dialogon kun lokaj entreprenistoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up