Miguel Díaz-Canel finis sian turniron tra europaj kaj aziaj landoj .

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-12 08:31:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel dum teknika halto en Ĉinio

Pekino, 12 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel faris teknikan halton en Ĉinio post fini en Laoso sian unuan internacian turniron kiel insula ŝtatestro.

La akcepto en Laoso estis tre intensa kaj afabla, kie li havis oficialan laborprogramon kiu inkluzivis dialogon kun la prezidento kaj ĉefministro de tiu azia lando.

Dum la vizito ili subskribis du gravajn interkonsentojn pri sporta kunlaboro kaj pri banka kunlaboro inter la du landoj.

Kvankam la diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Laoso ekzistas de la jaro 1974, Díaz-Canel estas la unua insula ŝtatestro kiu vizitas tiun landon el sudorienta azio.

En la komenco de sia turniro, la kuba prezidento faris teknikan halton en Francio, kie li estis akceptita de la ĉeministro Édouard Philipe.

Poste li vizitis Rusion, la popolan respublikon demokratian de Koreio, Ĉinion, Vjetnamion kaj Laoson.

Díaz-Canel estarigis sian turniron, dum kiu li kunsidis kun Vladimir Putin kaj Xi Jinping, kiel plia pruvo pri la subteno de la mondo al Kubo kaj la rifuzo kontraŭ la sieĝo altrudata al la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up