Bruno Rodríguez en la XXVI-a pintkunsido iberoamerika.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-15 14:54:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, 15 (RHK) Laŭ informo de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, estis sciite ke la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez alvenis al La Antikvo, Gvatemalo por partopreni la XXVI-an iberoamerikan pintkunsidon.

 

logo iberoamerika pintkunsido Gvatemalo

La kuba delegitaro estas formita, krome, de Rodolfo Reyes, ĝenerala direktoro pri multflankaj aferoj kaj internacia juro de la koncerna ministerio, kaj Carlos de Céspedes Piedra, ambasadoro en Gvatemalo.

Sub la devizo “Iberoamerika prospera, inkluziva kaj daŭripova” oni esperas ke la pintkunsido de ŝtatestroj kaj registaroj adoptu la Deklaron de Gvatemalo kaj kelkaj specialaj komunikoj, inkluzive pri la bezono ĉesigi la usonan blokadon altrudatan al Kubo de Usono dum pli ol 55 jaroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up