Baldaŭ ekos la reveno de kubaj kuracistoj el Brazilo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-19 07:09:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Programo Pliaj Kuracistoj en Brazilo

Havano, 19 nov (RHK) La reveno de la kubaj profesiuloj pri sano kiuj estas en Brazilo ekos fine de tiu ĉi semajno kaj devas fini meze de la venonta decembro, krom prizorgado de iliaj posedaĵoj, tiel informis la aŭtoritatuloj de la kuba ministerio pri publika sano kaj transporto, respektive.

La doktoro Jorge Delgado Bustillo, direktoro de la centra unuo de medicina kunlaboro, precizigis ke kun  aliaj organismoj de la centra ŝtata administracio, de antaŭ kelkaj tagoj oni laboras cele al revenigo orda kaj sen kontraŭstaroj de tiuj kiuj plenumis honore sian internaciisman laboron, kiel parto de la programo Pliaj Kuracistoj por Brazilo, nun barita de la elektita prezidento de tiu lando, raportas la kuba gazeto Granma.

Reveninte al la insulo ili estos akceptitaj en la internacia flughaveno José Marti, kaj de tie ili tuj iros al siaj respektivaj teritorioj, kaj estos bonvenigitaj en siaj laborejoj, kiel estis farite de antaŭnelonge kun tiuj alvenintaj post la deklaro de la kuba ministerio, kiu decidis ne plu partopreni en la menciita programo  reage al la minacoj de la elektita prezidento Jair Bolsonaro.

Delgado Bustillo konfirmis ke tiuj kunlaborantoj, samkiel ĉiuj kiuj nuntempe kunlaboras en aliaj 66 landoj, havas garantiojn pri laborloko kaj eblecon, se ili tion deziras,  transdoni sian solidaran servon en aliaj landoj kie Kubo havas sanprofesiulojn.

Li klarigis ke dum ili atendas la definitivan revenon al Kubo, “niaj kuracistoj plu atentos la brazilan civitanaron”.

Tiu ĉi decido de Kubo obeas al la novaj kondiĉoj starigitaj de Jair Bolsonaro, kiu ignorante ĉiujn interkonsentojn establitajn kaj la partoprenon en la interkonsento de la tutamerika organizo pri sano, anoncis ŝanĝojn kaj kondiĉojn kiuj pridubigas la preparon de la kubaj kuracistoj kaj proponas neakcepteblajn kondiĉojn kiuj malrespektas la garantiojn interkonsentitajn de la komenco de la programo.

La ĉeesto de Kubo en la projekto estis kunordigita pere de tiu internacia organizo kaj ĝia bazo estas  okupi postenojn ne kovritajn de brazilaj kuracistoj nek de aliaj naciecoj.

En 5 jaroj proksimume 20 mil kunlaborantoj kubaj atentis 113 mil 359 pacientojn, multaj el ili loĝantoj de lokoj kie neniam antaŭe estis kuracisto aŭ en lokoj ekstreme malriĉaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up