La karavano Pastroj por paco reeldonas viziton al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-20 07:54:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La karavano Pastroj por paco reeldonas viziton al Kubo.

Santiago de Kubo, 20 nov(RHK) La usona karavano de solidareco Pastroj por paco vizitis kelkajn lokojn en la orienta provinco Santiago de Kubo, interalie, la Domo de Infanoj sen patra prizorgo de la vilaĝo de Boniato.

Gail Walker, filino de la pastro Lucius Walker, amiko de Kubo kaj senlaca batalanto por paco kaj fondinto de la organizaĵo, gvidas la grupon de 26 karavanistoj kiuj vizitis Birán, loĝloko de Fidel Castro, kaj poste alvenis al Santiago de Kubo.

En la interŝanĝo kun Odalis Alejandro, direktorino de la infandomo, la aktivuloj faris kelkajn demandojn por kompreni la avangardajn trajtojn de la kuba sistemo por ricevi infanojn en tiu ĉi socia situacio.

Bill Hill, karavanisto 72-jara estis unu el la plej emociitaj en la vizito, larmoplena komentis kiel li kreskis en orfejo, kie la kondiĉoj estis tre foraj de la amo kaj hejma etoso kiujn li perceptis en tiu ĉi kuba institucio.

Walker ankaŭ aldonis ke la registaro de Donald Trump estas sendube limigo al plia agado de la karavano, ĉefe se oni komparas al tio atingita dum la mandato de Barack Obama; sed asertis ke ŝia patro kreis tiun ĉi organizaĵon en plej malfacilaj momentoj, la speciala periodo, tial ke fronte al kompleksa momento ili sentas ke solidareco iĝas pli necesa.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up