Akceptis Miguel Díaz-Canel la unuan grupon de kubaj kuracistoj venintaj el Brazilo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-23 07:58:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 23 nov (RHK) Ĉirkaŭ  je la 5.30 frumatene alvenis al Kubo la unua grupo da 200 profesiuloj de sano, el pli ol 8 mil, kiuj finis sian partoprenon en la programo Pliaj kuracistoj por Brazilo.

La kuracistoj ricevis saluton de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en la internacia flughaveno José Martí de Havano.

Spite al preskaŭ 7 horoj da flugo kaj la okazaĵoj pro tiu ĉi neatendita reveno, ili ne montras sin lacaj, tamen, malgajaj pro tio ke preskaŭ 30 milionoj da brazilanoj povus resti  sen sanitara prizorgo.

Ili portas plurdekojn da travivaĵoj, anekdotoj kaj emocioj por kundividi kun nia popolo.

Ili konfirmis ke la kubaj kuracistoj ne permesos minacojn nek pridubigojn rilate la honoron kaj dignecon. Ili ne permesos minacon nek pridubigon rilate la humanismon kaj profesiecon per kiu estis atentitaj la brazilajn pacientojn.

Kiel klarigas la deklaro de la kuba ministerio pri publika sano, en tiuj ĉi 5 jaroj preskaŭ 5 mil kubaj kunlaborantoj atentis 113 milionojn 359 mil pacientoj en pli ol 3 mil 600 ditriktoj, kaj ili kovris universon ĝis 60 milionoj da brazilanoj en la momento kiam ili konsistigis 80% el ĉiuj kuracistoj partoprenintaj en la programo.

Proksimume 170 kuracistoj kiuj feriis en Kubo reiris al Brazilo en la sama avidilo por organizi persone la finon de sia misio. Alia flugo revenos post kelkaj horoj al Havano kun alia grupo de kunlaborantoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up