Raúl Castro kaj Díaz-Canel omaĝe al Fidel.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-26 07:53:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Omaĝe al Fidel en Santa Ifigenia

Santiago de Kubo, 26 nov (RHK) Du belaj florbukedoj dediĉitaj al Fidel, estis deponitaj okaze de la dua datreveno de la forpaso de la nevenktia ĉefkomandanto fronte al la roko-monumento kiu gardas liajn cindrojn en la historia tombejo Santa Ifigenia en tiu ĉi urbo.

La florbukedoj estis senditaj de la unua sekretario de la komunista partio, la generalo de armeo, Raúl Castro, kaj de la prezidento Miguel Díaz-Canel; la omaĝan ceremonion efektivigis Lázaro Expósito, membro de la centra komitato kaj unua sekretario de la partio en la provinco, kaj Beatriz Johnson Urrutia, vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro de Kubo kaj prezidantino de la gubernio teritoria.

La aranĝon partoprenis plurcentoj da loĝantoj de Santiago de Kubo, kaj kubanoj el la tuta lando, krom eksterlandaj amikoj de Kubo, prezicigis la ĵurnalo Granma.

Ankaŭ ĉeestis studentoj de la fakultato de medicino nro. 1 de tiu ĉi urbo kiuj  membras en la brigado Che Guevara, infanoj kun sia gepatroj plus membroj de la armitaj fortoj kaj de la ministerio de la interno.

La antaŭan vesperon, la junkomunista organizo kaj la universitatoj de Oriento, elvokis la heredaĵon de Fidel dum nokta ĉeesto studenta, kiu estis plena je momentoj muzikaj, poemdeklamado kaj aliaj junulaj iniciatoj en la centra Placo de Marte.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up