Carlos J. Finlay: tago de la latinamerika medicino.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-03 08:23:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La kuba kuracisto Carlos J. Finlay

Havano, 3 dec (RHK) Kubo kaj la ceteraj landoj de la kontinento memorigas hodiaŭ la Tagon de la Latinamerika Medicino, omaĝe al la naskiĝdatreveno de la kuba sciencisto Carlos J. Finlay (1833-1915), malkovrinto de la transmisia agento de la flavra febro.

Omaĝe al tiu ĉi tago Kubo okazigas agotagojn omaĝajn al la laboristoj de tiu sektoro kaj  elstarigas  la ĉefajn atingojn de la jaro en tiu sfero kiel la progresoj en la programo patrin-infana kiu havas la pli malaltan  indikilon de infanmorteco  en la historio de la insulo, tio estas 4,0 por ĉiu mil vivnaskito, unu el la sukcesoj de tiu ĉi jaro.

Oni povus nombri multajn aliajn, sed ne povas manki la kontribuoj de Kubo en la kunlaboro internacia, tiel ke pli ol 65 mil landoj ricevas subtenon de la kubaj kuracistoj por transdoni sanon al plej izolitaj lokoj kaj personoj ekskluditaj, kiuj neniam ricevis kuraciston.

La 25-an de majo 1981 Unesko kreis por la unua fojo la Internacian Premion Carlos J. Finlay por rekoni avancojn en mikrobiologio kaj inkluzivis la kuban saĝulon en sia revuo kiel unu el la 6 mikrobiologoj pli elstaraj de la monda historio.

Carlos J. Finlay estis proponita kelkfoje por la Nobelpremio de medicino, kvankam neniam ricevis ĝin, tamen la prifestado de la Tago de la Latinamerika Medicino ĉiun 3-an de decembro estas rekono al lia laboro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up