Omaĝe al Fidel en la tombejo de Santa Ifigenia.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-04 08:50:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La granita roko kie ripozas la cindroj de Fidel en Santiago de Kubo

Santiago de Kubo, 4 dec (RHK) Miloj da santiaganoj marŝas hodiaŭ tra la avenuo de la Patrio, nome de la kubanoj, por omaĝi la deponon de liaj cindroj en la ŝtonego el granito de la tombejo Santa Ifigenia.

Jam tre frue koncentriĝis plurcentoj da viroj kaj virinoj por kuniĝi en la Placo de la revolucio Antonio Maceo kaj de tie ekmarŝi al la tombejo, kun la samaj malĝojaj sentoj, sed konvinkitaj, kiel diras la trobadoro, ke “nek la morto kredas ke vin kaptis”.

La pilgrimado revivigas la funebran marŝadon per kiu la kubanoj kaj multaj homoj tra la mondo, je la dimanĉo 4-an de decembro de 2016, adiaŭis la historian gvidanton de la kuba revolucio,  unu el la revoluciuloj modelaj de la homaro en la jarcentoj 20-a kaj 21-a, raportis la gazeto Granma.

En la tombejo, nacia monumento, sumas preskaŭ du milionoj da vizitantoj de la tuta lando kaj de la plej foraj latitudoj de la planedo, kune kun prezidentoj de landoj, politikaj kaj sociaj gvidantoj, personecoj de sporto kaj kulturo, allogitaj de la magnetismo de eksterordinara homo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up