Kubo proponos aŭkcie zonojn por petrola esplorado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-06 09:37:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Jesús Marreo, estro de negocoj de Cupet

Havano, 6 dec (RHK) Kubo proponos aŭkcie blokojn por esplorado kaj ekspluatado petrolcelaj venontaprile kiel stimulo por fremdaj investoj en tiu ĉi sfero, esprimis Jesús Marrero, estro de negocoj de la grupo por esploroj kaj produktado de la kuba unuiĝo Kubo-Petrolo (Cupet).

Kadre de la dua konferenco pri energio, petrolo kaj gaso sesianta en tiu ĉi urbo, la funkciulo aldonis ke, dum la unua etapo, oni aŭkcios la 24 blokojn situantajn en la Meksika Golfo aŭ la Ekskluziva Ekonomia zono (ZEE), kaj   estontece, oni inkluzivos blokojn en tero kaj tiuj rilataj al projektoj por kreskigi la produktadon. 

Ĝis nun Kubo posedas 79 blokojn kaj 9 sub kontraktoj distribuitaj en tero, kaj supraĵaj akvoj kaj la ZEE.

Laŭ la diskonigitaj oportunoj, en la tera teritorio oni povus disponigi kontraktojn por esplorado kaj produktado, por produktiva plibonigo kaj projekto de petro ne konvenciaj, dum por la profundaj kaj supraĵaj akvoj ekzistas la variantoj de epslorado kaj produktado, kaj de teknikaj servoj.

Marrero ankaŭ detaligis ke por la aŭkciaj negocadproponoj oni establis regulojn aŭ bazojn en kiuj oni inkluzivas la etapojn de la procezo, la formojn en kiuj povas patropreni la investistoj kaj la enhavon de la ofertoj.

La avantaĝoj de asociiĝo kun la lando estas la spertoj akumulitaj de Cupet kiu posedas pli ol 25 jaroj de laboro kun eksterlandaj kompanioj kaj infrastrukturoj por la esplorado kaj produktado laŭlonge de la tuta lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up