Raúl Castro, akceptis grupon de profesiuloj de la programo Pliaj kuracistoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-12 09:51:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Akceptas Raúl Castro kubajn kuracistojn en la flughaveno  de Havano

Havano, 12 dec(RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio de Kubo, Raúl Castro, akceptis en la internacia flughaveno José Marti, grupon de profesiuloj kubaj pri sano, kiuj oferis sian servon en la programo Pliaj kuracistoj en Brazilo.

Temas pri la flugo numero 32 alveninta el Brazilo kun kubaj kuracistoj kiuj dum 5 jaroj atentis pli ol 113 milionojn da personoj, multaj el ili, neniam ricevintaj medicinan atenton en sia lando, ili laboris en malriĉaj komunumoj kaj izolitaj regionoj de la sudamerika lando.

Kubo anoncis la pasintan 14-an de novembro la decidon interrompi sian partoporenon en tiu programo fronte al la agresema sinteno de la elektita prezidento Jair Bolsonaro, kiu anoncis sian intencon devigi la kuracistojn revalidigi sian titolon kaj forlasi la programon por individua kontrakto, ignorante la interkonsentojn kiuj realigis la programon subskribitan en 2013 kun la tiama prezidentino Dilma Rousseff kaj  la tutamerika organizo pri sano (OPS).



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up