Plenkunsido de la komunista partio analizas la kuban konstitucion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-14 08:06:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Plenkunsido de la komunista partio

Havano, 14 dec (RHK) Prezidita de la unua sekretario de la komunista partio, la generalo de armeo Raúl Castro, sesiis la 8-a plenkunsido de tiu organizaĵo, dum du laborsesioj dediĉitaj al analizo de la projekto de konstitucio de la respubliko, rezultinta el popola konsultiĝo. Ĝi estos prezentita al la deputitoj en la venonta sesio de la nacia asembleo de la popola povo, kiam oni raportos detale al la popolo.

La plenkunsido agnoskis la grandan laboron faritan por kolekti la opiniojn de la civitanaro kaj gratulis ĉiujn partoprenintojn en la organizado kaj subteno al la procezo, interalie, la duopoj kiuj gvidis pli ol 133 mil asembleojn efektiviĝintajn tra la tuta lando; ankaŭ tiujn kiuj kompilis kaj analizis la opiniojn, kaj aparte la komisionon respondecan de la asembleo por redakti la konstitucian projekton.

Nombro kiu superis la kvanton de ok milionoj da civitanoj ĉeestis la kunsidojn kie oni esprimis pli ol unu miliono 700 mil opiniojn. Oni precizigis ke ĉiuj opinioj estis analizitaj detale kaj havis signifan taksadon en la ellaborado de la nova dokumento.

La plenkunsidon ankaŭ partoprenis invitite la membroj de la ŝtata kaj ministra konsilantaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up