Enposteniĝas la nacia elekta komisiono por la konstitucia referendumo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-28 09:09:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alina Balseiro, prezidantino de la nacia elekta komisiono

Havano, 28 dec (RHK) La 17 membroj de la nacia elekta komisiono (CEN) enposteniĝas hodiaŭ kun la celo organizi, gvidi kaj validigi la referendumon de la venonta 24-a de februaro pri la nova Konstitucio de Kubo.

La Kapitolo de Havano, administra sidejo de la nacia asembleo de la popola povo, ricevos la ceremonion de la elektaj gvidantoj, kiun prezidos Alina Balseiro.

La 17 membroj estis nomunitaj de la ŝtata konsilantaro, kiu sciigis ke inter la 4-a kaj la 13-a de januaro estos nomumitaj kaj kreitaj la elektaj komisionoj provincaj, distriktaj, lokaj kaj specialaj.

Pli ol 8 milionoj da kubanoj estas kunvokitaj al la urnoj la 24-an de februaro por esprimi sin per voĉo rekta kaj sekreta pri la nova Konstitucio aprobita la 22-an de decembro en la nacia parlamento, post vasta konsultiĝo popola inter aŭgusto kaj novembro, procezo kiu riĉigis la proponon per la opinioj de la tuta civitanaro.

Laŭ la sekretario de la ŝtata konsilantaro, Homero Acosta, el tiuj renkontiĝoj kaj la opinioj de la kubanoj rezidantaj eksterlande, estiĝis 780 mil proponoj, kiuj unuiĝis en 9 mil 600 tipaj proponoj, el kiuj duono estis aldonitaj iamaniere al la nova Konstitucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up