Raúl Castro: la kuba revolucio daŭre estas juna.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-02 09:39:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Tombejo Santa Ifigenia en Santiago de Kubo

Havano, 2 jan (RHK) La unua sekretario de la centra komitato de la komunista partio, Raúl Castro, emfazis en la urbo Santiago de Kubo la strebojn de kelkaj generacioj de kubanoj por atingi la definitivan sendependecon.

Dum la solena ceremonio okaze de la 60-a datreveno de la kuba revolucio, en la tombejo Santa Ifigenia, Raúl taksis la urbon Santiago de Kubo kiel la lulilo de la procezo de bataloj kiu venkis la unuan de januaro 1959.

Tiu historia loko enhavas la mortrestaĵojn de multaj el la plej elstaraj filoj de Kubo, inter ili, la Nacia Heroo José Martí; la Patro de la Patrolando, Carlos Manuel de Céspedes; la Patrino de la Patrolando, Mariana Grajales; kaj la historia gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro.

Li rememorigis kelkajn momentojn de la sendependigaj bataloj de la kubanoj, kaj ankaŭ emfazis ke Kubo daŭre pretas havi pacan rilaton kun sia potenca najbaro, Usono, spite al la diferencoj.

Li precizigis ke la insulo pretas por rezisti scenejon de konfrontiĝo ne dezirata kaj denuncis ke el Vaŝingtono kelkaj funkciuloj ŝajnas veti por etoso agresema.

Raúl memorigis ke la fortiĝo de la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa altrudata de Usono dum preskaŭ ses jardekoj estas daŭra.

Samtempe, li insistis je la rezista kapablo de la kubanoj, kio evidentiĝis ekde la unua de januaro 1959, kaj tiusence li menciis la teroristajn atakojn kontraŭ la insulo, la invadon de 1961, la mensogajn kampanjojn kaj damaĝojn al la insula ekonomio.

Li same emfazis ke la generacia transdono en Kubo okazas pace kaj harmonie, kaj elstarigis la rolon de la junularo en la kontinueco de la socialismo en la kariba insulo. 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up