Postulas usona urba konsilantaro en Minessota ĉesigon de la sieĝo kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-24 08:21:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, 24 jan (RHK) La urba konsilantaro de Saint Paul, ĉefurbo de Minessota, aprobis unuanime, rezolucion kiu alvokas la usonan registaron ĉesigi la blokadon altrudatan al Kubo dum pli ol 55 jaroj.

La dukumento petas al la Kongreso kaj al la prezidento Donald Trump, ĉesigi ĉiujn aspektojn de la sieĝo ekonomia, komerca kaj financa, inkluzive de la limigoj kiuj malpermesas al la usonanoj libere vojaĝi al la antila insulo, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Ili ankaŭ instigas la usonan prezidenton renovigi la proksimiĝon al la registaro de la insulo kun la celo krei novan kunlaboran rilaton inter la du landoj.

La teksto denuncas ke la usona blokado daŭre kreas malfacilaĵojn al la kuba popolo provokante mankojn kaj multmilionajn perdojn; ĝi aldonas ke la reciproka komerco estas bona por ambaŭ landoj, aparte en la produktado de nutraĵoj, edukado, sano, turismo, artoj, muziko, bioteknolgio kaj medicina esplorado.

La rezolucio elstarigas la ekziston de multaj historiaj konektoj inter la popolo de Saint Paul kaj de Kubo, kiuj datiĝas de 1898, kiam la komunumo afrousondevena de tiu urbo organizis kelkajn eventojn por celebri la batalon de la insulo por sia sendependiĝo.

Ankaŭ elstarigas ke en la norda ŝtuparo de la urba estraro ekzistas monumento al la nacia heroo de Kubo, José Martí, kie sin fotis la konsilantinoj Shana Noecker kaj Jane Prince, subtenantoj de la rezolucio, ankaŭ membroj de la komitato Minnesota-Kubo, kaj kubanousonanoj rezidantaj en la regiono de la ĝemelaj urboj Saint Paul kaj Minneapolis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up