Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Memore al José Martí: animoj kaj unueco por rekonstrui la damaĝojn

La prezidento Miguel Díaz-Canel enkunsido pri rekuperigaj laboroj.

La  prezidento Miguel Díaz-Canel enkunsido pri rekuperigaj laboroj.

Havano, 30 jan (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke la tradicia marŝo de la torĉoj okazinta ĉi-lunde omaĝe al la 166-a naskiĝdatreveno de la nacia heroo de Kubo José Martí, ankaŭ estis omaĝe al la viktimoj de la ĵus okazinta nubo-vosto kiu damaĝis la kuban ĉefurbon

Per sia socia reto Twitter, la prezidento ankaŭ komentis ke marŝadi por Marti estas marŝadi por Kubo, kaj argumentis ke ili malsupreniris la ŝtuparegon de la havana universitato  kun animoj pretaj kaj unuecaj por rekonstrui la damaĝitajn kvartalojn kun ĉies kunlaboro.

Dum kunsido kun la ministra konsilantaro, Díaz-Canel alvokis ĉiujn intensigi la atenton al la civitanaro kaj sugestis aldoni spertojn de tiu klimata fenomeno al la planoj de preventado fronte al damaĝoj.

Li informiĝis pri la evoluo de la rekuperigaj laboroj de la ĉefurbo kie forpasis 4 personoj kaŭze de la nubo-vosto kaj ĉirkaŭ 300 estis vunditaj.

Aliaflanke, estis informite ke hodiaŭ alvenos al Havano konstrumaterialoj diversaj el aliaj kubaj provincoj por helpi la familiojn, krome daŭrigas la higienigajn laborojn en tiuj lokoj per kolektado de rubaĵoj kaj laŭ la plano ĉi-ĵaŭde oni planas komplete  restarigi la elektan energion por solvi  prioritatan demandon, kiu estas provizi akvon al la loĝantaro.

 Oficialaj raportoj precizigas ke la klimata fenomeno provokis 1286 loĝejojn, el kiuj oni kalkulis 123 komplete detruistajn kaj 625 parte detruitajn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
avatar
Javier Ramos Nistal diris:

Malgraŭ katastrofo la omaĝo al José Martí okazis. La tradicia marŝo de la torĉo de la junaj studentoj estis plia apogo al nia lando kaj nia registaro, mi ankaŭ partoprenis kaj ĝuis! Ankaŭ estis "tivitaaktivado?" en kiu amase oni vidis apogon al la nova konstitucio #YoVotoSi Pri naturaj katastrofoj kaj naturaj ŝtormoj jam ni alkutimiĝis sed neniam ni suferis je tiom granda kaj surpriza tornado :( #FuerzaHabana tutcerte nia registaro atentos kaj tuj atentas pri la viktimoj kaj damaĝitoj!

lasu komentarion
  • Esperanto 25-08-19
  • Esperanto 18-08-19
  • Esperanto 11-08-19
  • Esperanto 04-08-19
  • Esperanto 28-07-19
  • Esperanto 21-07-19
vizitkalkulilo

6281302

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3532
  • today: 2096
  • online: 114
  • total: 6281302