Kubo subtenas Venezuelon fronte al milita agresemo de Usono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-02-19 17:30:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 19 feb (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, denuncis en tiu ĉi urbo dum gazetara konferenco, la intencojn de Usono milite agresi Venezuelon.

Rodríguez ankaŭ rifuzis la klopodojn de la prezidento Donald Trump timigi ĉiujn, ĉar «ne eblas ke la subteno vere humanitara estu bazita sur perforto aŭ malrespekto al la internacia juro,» asertis la kuba diplomato.

La kuba ministro memorigis ke la prezidento Trump kaj aliaj funkciuloj kaj heroldoj de la usona registaro, ĉi-lunde ripetis kaj konfirmis ke la milita opcio estas inter la elektebloj; samkiel  en aliaj momentoj, oni uzadis noblajn kaŭzojn kiel pretekstojn por invadi aliajn landojn.

Bruno Rodríguez alvokis ĉiujn registarojn, parlamentojn, politikajn fortojn, popolajn organizojn, sociajn, indiĝenajn, naciajn kaj internaciajn organizojn, ankaŭ ne registarajn, publike esprimi sian sintenon fronte al la uzo de milita forto flanke de Usono en Sudameriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up