Miguel Díaz-Canel kunsidos kun la estraroj de la municipaj regorganoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-11 07:48:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 11 mar (RHK) La kuba prezidento sciigis ke hodiaŭ kaj morgaŭ la 12-an li estos en laborkunsidoj kun la prezidantoj de la administraj konsilantaroj de ĉiuj kubaj municipoj por pritrakti la prioritatojn en la registara mastrumo.

Tian anoncon li faris per sia konto en la socia reto Twitter, unu el la ejoj al kiu moviĝis la mondaj hegemonioj de komunikado, kaj el ĝi li defendas la veron, kongrue al la etiko kaj morala supereco de la Revolucio.

La prezidento inkluzivas tiujn ĉi laborsesiojn en sia tagordo labora post fini la unuan ciklon de vizitoj tra la tuta lando kaj la speciala municipo Insulo de Junularo, por kontribui al avancigo de stagnitaj aferoj kaj eltrovi la plej bonajn solvojn.

Li petis al ĉiuj  institucioj  agi unuece, kun disciplino,  integrala analizo  kaj rigoro  por atingi ke la enormaj potencialoj de nia socio realiĝu pere de konkretaj rezultoj, tio estas, kresko, evoluo kaj prospero.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up