Kuna laborkunsido partia-registara por analizi gravajn temojn ekonomiajn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-13 07:55:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 13 mar (RHK) Kun la ĉeesto de la unua sekretario de la komunista partio, Raúl Castro, kaj la prezidento Miguel Díaz-Canel, finiĝis en tiu ĉi urbo laborkunsido dutaga kiu arigis la sekretariojn de la partio en provincoj kaj municipoj, kaj la prezidentojn de la municipaj kaj provincaj regorganoj. La ĉefa temo estis la  ekonomio.

Pro la traktitaj temoj, Raúl taksis la kunvenon granda. Kelkaj aferoj ekonomiaj, politikaj kaj ideologiaj de la insula nuntempo, markis la tagordon.

La fina sesio inkluzivis analizon pri la evoluo de la sukera zafro, la prezenton de la ŝtato pri la starigo de la gvidlinioj de la politiko ekonomia kaj socia de la partio kaj la revolucio, samkiel la evoluo de la plano de la ekonomio en 2019.

La prezidento Díaz-Canel elstarigis la gravecon de la sukera produktado, tial ke ĝi estas eksportebla produkto, kontribuas al nutrado de bestoj, kreas laborlokojn kaj konsistigas identigan elementon en loĝlokoj kaj komunumoj de la tuta lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up