Elstarigas la kuba prezidento la rolon de la banka sistemo en la kuba ekonomio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-14 08:59:32

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 14 mar (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis la jaran kunsidon de la laborrezultoj de la banka kaj financa sistemo de la insulo, kiu analizis la agadon de 2018 kaj skizis la prioritatojn por la nuna jaro.

La prezidentos asertis ke ekzistas nepra rilato inter la bankaj servoj kaj la interna ekonomio, kiu devas centriĝi en la financado de la produktivaj ĉenoj,en la rolo pli aktiva de la komerca banko kun tiuj entreprenoj kiuj ne aliras kreditojn, kaj  subteno al la batalo kontraŭ malordo en la enbankigo de kontanta mono.

Li atentigis pri la kompleksa situacio internacia speciale pri la fortigo de la usona sieĝo kaj la financa persekutado al la kubaj transakcioj; li ankaŭ atentigis pri la danĝeroj de la nuna imperiisma eskalado por establi platformon, kiu celas restarigi  kapitalismon kaj novliberalismon kaj elimini progresistajn kaj maldekstremajn procezojn.

Díaz-Canel ankaŭ dialogis pri la bezono havi pli efikan publikan mastrumadon, kiu transdonu fidon al la personoj, al la entreprena sistemo, al la ne ŝtata sektoro, al la investistoj, kaj insistis pri la efika evoluigo de la politiko pri formado kaj trejnado de gvidantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up