La komisionoj de la parlamento pritraktas sociekonomiajn aferojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-11 08:50:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Parlamentaj komisionoj

Havano, 11 apr(RHK) La kubaj deputitoj iniciatis la laboron en la dek konstantaj komisionoj de la nacia asembleo de la popola povo per analizo de kernaj aferoj por evoluigi la  ekonomion en la insulo.

En la Palaco de Kongreso, la leĝofarantoj kunsidos en diversaj laborgrupoj dum du tagoj, kaj sabato okazos la plenkunsido de la organo en ties naŭa leĝofaro. Tie oni debatas la staton de la prioritatoj de la lando pri diversaj temoj, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

Dum la unua labortago, la komisiono pri konstituciaj kaj juraj aferoj, revizios inter aliaj temoj, la rezultojn de la analizoj faritaj de la deputitoj pri la projektoj de la leĝo de fiŝkaptado kaj patrolandaj simboloj.

En la komisiono pri ekonomiaj aferoj, la ministro Alejandro Gil, pritraktos la ellaboron de la tutlanda programo de ekonomia kaj socia evoluigo ĝis la jaro 2030.

Aliaj temoj koncernos la publikan sanon, la eksterajn rilatojn kaj aparte pri la apliko fare de Usono de la titolo tria de la Leĝo Helms-Burton, kiu celas detrui la kuban revolucion.

La deputitoj ricevos, ĝenerale, raportojn pri la produktado de nutraĵoj, la evoluo de la sukera zafro 2018-2019, la programo pri konstruado de loĝegoj kaj la batalo kontraŭ la malleĝaj agadoj kaj koruptado.

Kaj ankaŭ oni pritraktos la raporton de la ministro de agrikulturo, de la ĝenerala kontrolistino, la politikojn pri scienco, kulturo, teknologio, universitato kaj la evoluon de la sektoro ne ŝtata.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up