Konfirmas Kubo socialisman karakteron de la Revolucio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-17 07:22:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Monumento en la stratoj 23 kaj 12 en Havano

Havano, 17 apr (RHK) La kubanoj ree kunvenis ĉi-marde la 16-an de aprilo en la centra kaj historia stratangulo de 23 kaj 12, en Havano, por konfirmi la socialisman karakteron de la Revolucio, proklamitan de la ĉefkomandanto Fidel Castro de antaŭ 58 jaroj.

Havananoj el diversaj generacioj partoprenis la renkontiĝon, inter ili, multaj el tiuj kiuj partoprenis en la historia ceremonio kiam oni efektivigis la funebraĵon de la viktimoj pro la atakoj kontraŭ tri aeraj bazoj, kio estis preludo de la milita invado okazinta sude de la okcidenta provinco Matanzas.

La kapitano de la rezervo Alberto Campos Abreu, fondinto de la antiaera artilerio kaj  batalanto en Plaĝo Girón, memorigis la heroan agadon, omaĝis la mortintojn kaj ĉiujn heroojn kaj martirojn de la Patrolando.

Dum la ceremonio oni memorigis tiun ĉi okazaĵon kaj konfirmis ke la novaj generacioj savgardos la liberecon kaj ĉiun konkeron de la kuba revolucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up