La kongreso de la kubaj laboristoj pritraktos ekonomiajn aferojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-23 07:49:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 23 apr (RHK) La 21-a kongreso de la centralo de kubaj laboristoj (CTC) daŭrigas siajn laborsesiojn en la Kongresa Palaco de tiu ĉi urbo.

En la antaŭa tago la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis la rolon de la laborista movado en du prioritatoj nuntempaj: preparado por la defendo kaj la ekonomia progreso, laŭ raportas la informagentejo Prensa Latina.

Li atentigis pri la loka evoluigo, kiu efikos sur pli bonan salajron, vivnivelon de la civitanaro kaj impulsas la nutran suverenecon.

Aliaj temoj, kiujn ili pritraktos estas la defioj de la laboristaro fronte al la transformoj okazintaj en la laborscenejo lige al kreskado kaj diversigo de la neŝtataj formoj de mastrumado, kaj ankaŭ la reprezento kaj defendo de la rajtoj kaj devoj de la laboristoj.

Sub la devizo Unueco, sindevigo kaj venko, la kongreso sesios ĝis la 24-a de aprilo. Partoprenas pli ol mil delegitoj el la tuta lando plus 52 eksterlandanoj de 30 sindikataj organizaĵoj el 16 landoj de Latinameriko, Eŭropo, Azio kaj Afriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up