La ministra konsilantaro aprobis interkonsentojn por pli ordigi la loĝejan statuson.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-26 08:40:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 26 apr (RHK) Novaj interkonsentoj de la ekzekutiva komitato de la ministra konsilantaro estis aprobitaj kun la celo ordigi kaj leĝigi la statuson de la loĝejoj , kio signifas bonajn efikojn por dekoj da miloj de personoj.

En ĉiuj variantoj estas nepre observi la teritoriajn kaj urbajn regulaĵojn, laŭ precizigis la fakuloj de la instituto de fizika planado kaj de la ministerio de la konstruado, kiuj elstarigis ke ĉiukaze tiuj interkonsentoj estos la vojo por havi sekuran kaj leĝan aliron al la loĝejpropraĵo.

Tiu ĉi ordiga procezo ekos ene de 30 tagoj, kiam ekvalidos la menciitaj interkonsentoj, kiuj aldoniĝos al aliaj demarŝoj ekzistantaj nuntempe en la distriktaj oficejoj, kio postulos pli da laboro kaj kontrolo profesieca kaj etika.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up