Díaz-Canel vizitas la orientan provincon Bayamo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-05-09 06:44:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bayamo, 9 maj (RHK) La urbo Bayamo estis aparte gastama kun la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel,  kiu plenumas laborviziton dutagan kun la ministra konsilantaro al tiu orienta provinco, la dua, en tiu regiono de la insulo.

Lia tagordo inkluzivis vizitojn al genetika entrepreno, marmora industrio, fiŝproduktejo kaj la universitato. Li ankaŭ trairis  kelkajn stratojn de la urbo, kiu estas konata pro ties beleco kaj pureco. Tie atendis lin pluraj personoj kaj li dialogis kun la loĝantoj en la glacivendejo Las Torres.

La prezidento ankaŭ vizitis la hotelon Telégrafo, situanta en la historia centro de la urbo, ankaŭ la restoracion La Filarmónica en la ĉefa strato kaj informiĝis pri ties servoj.

Díaz-Canel ankaŭ ĉeestis la inaŭguron de la teatra halo José Joaquín Palma, kiu estis komplete riparita kaj estas taŭga por koncertejo. Li estis akompanata de Federico Hernández kaj Manuel Sobrino, ĉefaj aŭtoritatuloju de la partio kaj la registaro de la provinco.

La kuba prezidento dialogis kun aliaj personoj en la domo de Carlos Manuel de Céspedes, konata kiel la patro de la patrolando. Li klarigis la celojn de sia vizito kaj instigis al daŭra laboro kaj ankaŭ klarigis ke oni serĉas manierojn por plu subteni la teritoriojn solvi la lokajn problemojn ekzistantaj, spite al la malfacilaj momentoj, li aldonis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up