Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kubo ne lasos sin timigi, nek apartiĝi de la esencaj kaj urĝaj taskoj

Havano, 6 jun (RHK) La revolucia registaro de Kubo rifuzas plej energie la anoncitajn regulaĵojn de la usona registaro la 4-an de junio, per kiu plifortigas la ekonomian blokadon altrudatan al la insulo dum 60 jaroj.

Tiu ĉi agresa politiko kaŭzis perdojn je pli ol 134 mil milionoj da dolaroj je kurantaj prezoj kaj la sumon de 933 milionoj da dolaroj, konsiderante la depreciĝon de dolaro fronte al la valoro de oro en la internacia merkato.

Tiu ĉi nova eskalado plifortigas la limigojn jam suferatajn de la usonaj civitanoj kaj aldonas absolutajn malpermesojn por ŝipoj ĉiuspecaj venantaj de tiu lando kaj tuj ĉesigas la vizitojn de krozadŝipoj al la insulo.

La novaj reguloj estas bazitaj sur novaj pretekstoj kaj kalumnioj kiuj akuzas Kubon interveni milite en Venezuelo, mensogo kiu estas rifuzita publike kaj konstante de la kuba registaro.

Ili alvokas la insulon perfidi siajn principojn, sed tio ne estas opcio, tiel ke dum 150 jaroj la kubanoj devis batali por sia sendependeco alfrontante hegemoniajn ambiciojn de la usona registaro.

Kubo ne lasos sin timigi, nek apartiĝi de la esencaj kaj urĝaj taskoj de la ekonomia evoluigo kaj konstruado de socialisma socio. Unuece, ni alfrontos ĉiujn defiajn malbonojn. Ili ne sufokos nek haltigos nin, asertas la oficiala deklaro de la revolucia registaro.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 23-06-19
  • Esperanto 16-06-19
  • Esperanto 09-06-19
  • Esperanto 12-05-19
  • Esperanto 05-05-19
vizitkalkulilo

6065940

  • maxima: 19729
  • yesterday: 3743
  • today: 1119
  • online: 109
  • total: 6065940