Aŭtoritatoj de Miĉigano volas plifortigi la rilatojn kun Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-11 08:32:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Yanet Pumariega en Detroit

Vaŝingtono, 11 jun (RHK) La kunlaboraj ŝancoj pri sano, edukado, agrikulturo kaj komerco, estis elstarigitaj dum la vizito de kuba diplomatino al la usona ŝtato de Miĉigano, informis la kuba ambasado.

Yanet Pumariega, tria sekretario de la diplomata delegitaro en Vaŝingtono DC, informiĝis pri la alta indikilo de infanmorteco en la urbo Detroit kaj la eblecoj kunlabori kun Kubo en tiu ĉi agadkampo.

La kuba diplomatino renkontiĝis kun la urbestro, Mike Duggan, kun la prezidantino de la komisiono de la graflando de Wayne, Alisha Bell;   kaj la komisiito de la konsilantaro de la urbo Detroit, Roy McCalister Jr.

Dum la dialogoj, ambaŭ partneroj agnoskis la potencialojn de la kuba merkato kaj dividis la intereson evoluigi pliajn komercajn rilatojn en la sektoro, kiam ĉesu  la obstakloj altrudataj de Usono, indikis raporto de la kuba ambasado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up