La kuba prezidento plenumas vastan tagordon en Camagüey

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-13 07:59:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto vizitas la provincon Camagüey

Camagüey, 13 jun (RHK) La fiŝkapta entrepreno industria Santa Cruz del Sur (Episur) kaj la entreprena unuo baza por kultivo de omaroj (Cultisur), estas du institucioj ekonomiaj potencaj, kun kapacito por treni kun si-  per la nunaj kaj estontaj projektoj- la evoluigon lokan de tiu ĉi marborda municipo, tiel esprimis la kuba prezidento Miguel Diaz-Canel dum sia unua labortago en tiu ĉi provinco centro-orienta de Kubo.

Li interparolis kun la aŭtoritatuloj kaj loĝantaroj de la vilaĝo, asertante ke tre gravas ke tiaspecaj institucioj, ŝtataj industrioj, iĝu gvidantoj de la loka evoluo.

Tiuj ĉi entreprenoj estigas laborlokojn, ebligas pli bonajn salajrojn, kio havas pozitivajn sekvojn por la vivkvalito de la laboristoj kaj ties familioj kaj ankaŭ de la komunumo, kaj krome, povas estiĝi novaj kaj pliaj ŝancoj por la komuna bonfarto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up